La postlasitaj paperoj de la Klubo Pikvika

  • 5.00
  • Количество оценок: 1
  • Просмотров: 21

Описание книги

(El la Antaŭparolo de la eldonejo)

W. Auld komencis kunlabori kun la eldonejo Sezonoj ekde la Viena UK, 1992. Dum 1993–2001 ni ĉiujare eldonis unu libron de Auld, entute, naŭ libroj dum naŭ jaroj.

La elekto de Bill por la deka estis plia mondliteratura ĉefverko – La postlasitaj paperoj de la Klubo Pikvika de Charles Dickens, kio devus kroni lian literaturan karieron. Ni komencis ricevi la tradukon, kiun li sendadis el Skotlando poĉapitre.

Bedaŭrinde, la sanstato de Bill malprogresis. Li sukcesis traduki kaj tajpi nur sep ĉapitrojn kaj verki kelkajn notojn. La cetero restis netradukita. Fiaskis la provo formi teamon, kiu daŭrigus la tradukon laŭ la stilo de la skota tradukmajstro.

Ni povus resti la du unikaj personoj, kiuj havus la privilegion ĝui Pikvikon en Esperanto. Sed ni decidis dividi ĉi tiun ĝuon kun ĉiuj, kiuj ŝatas legi beletrajn tekstojn en Esperanto.

читать полностью

Подробная информация

  • Перевод Уильям Олд
  • Год издания: 2012
  • Количество страниц: 106
  • Объем: 204126 тыс. знаков
  • Дата поступления: 29.10.2016
La postlasitaj paperoj de la Klubo Pikvika
  • 5.00
  • Количество оценок: 1
  • Просмотров: 21
Оцените книгу