La fenomeno Esperanto

  • 0.00
  • Просмотров: 5

Описание книги

«La fenomeno Esperanto» de William Auld aperas kiel nova Jubilea Eldonaĵo de UEA kaj kiel bazo por la informado pri Esperanto. La verko konsistas el Enkonduko de Humphrey Tonkin kaj la ĉapitroj: 1ª, la problemo; 2ª, la solvo: teorie; 3ª, la solvo: praktike; 4ª, la lingvo Esperanto; 5ª, tre konciza historio de la Esperanto-Movado; 6ª, «limigita kaj artefarita literaturo»; 7ª, kiel utiligi ĝin? 8ª, kultura demando…

La verko estas pledo por Esperanto kun ekspliko de la lingva konstruo, konciza historio de la Esperanto-Movado, la okazaĵoj de Montivideo en 1954, en kiuj estis akceptita de Unesko rezolucio favora al Esperanto, kaj la alia rezolucio de Unesko en sia 23ª sesio, la 8an de novembro 1985, en Sofio en kiu ĝi gratulas la Esperanto-Movadon okaze de ĝia datreveno. William Auld prezentas la strukturon de Esperanto kiel simplan kaj plendas pro la komplikaĵoj, kiujn aldonas iuj gramatikistoj, kio faras, ke la «facila» lingvo subite ekaperas «tro malfacila»…

La verko de William Auld estas grava informilo pri Esperanto kaj la Esperanto-Movado. La esperantistoj multe povas lerni el ĝi, tamen konvenus traduki ĝin en multajn lingvojn por povi klare kaj koncize piedi por Esperanto al la ĝenerala publiko, ofte misinformata.

Esperanto kaj la Esperanto-Movado devas esti diskonigataj al ĉiuj kaj ĉien, ĉar kontraŭe ni riskas esti fermitaj en ni mem. «La fenomeno Esperanto» estas taŭga verko por la disvastigado de Esperanto.

Boletín (HEF-Bulteno) №289 (jan. 1989)
читать полностью

Подробная информация

  • Год издания: 1988
  • Издательство: Samideano
  • Количество страниц: 85
  • Объем: 168848 тыс. знаков
  • Дата поступления: 17.10.2024
La fenomeno Esperanto
  • 0.00
  • Количество оценок: 0
  • Просмотров: 5
Оцените книгу