Malmalice

  • 0.00
  • Просмотров: 1

Описание книги

JOHÁN VALANO MALMALICE "LA NUOVA FRONTIERA" ELDONEJO LIBROFAKO DE LITERATURA FOIRO KUOPIO — PIZO/PISA 1977 originalaj poemoj unua eldono - 1977 Kompostis Librofako de LITERATURA FOIRO, Kuopio (Finnlando) Presis LA NUOVA FRONTIERA eldonejo, Pizo/Pisa (Italujo) © 1977 Johán Valano ĉe Kultura Centro Esperantista Postiers 27 2300 La Chaux-de-Fonds (Svislando) al Nicole ENHAVO Bomboj falis ......................................... paĝo 11 Premsonĝo ............................................ „ 12 Lulkanto ............................................. „ 14 La pioĉanto .......................................... „ 16 Kapturniĝo / La kialo ................................ „ 19 Printempo en la Moza Valo ............................ „ 20 Sezonoj .............................................. „ 22 Ripozo ............................................... „ 23 Studentaj jaroj ...................................... „ 24 Ferie ................................................ „ 25 La amuzisto de la Reĝo ............................... „ 27 Mi amas .............................................. „ 29 Memore ............................................... „ 30 Urbolumoj ............................................ „ 31 Donaco ............................................... „ 33 Ombroj dimanĉaj ...................................... „ 34 Senpoveco ............................................ „ 36 Balado pri lakeo de imperiistoj ...................... „ 38 Balado pri fia ordoperturbanto ....................... „ 39 Brila cerbo .......................................... „ 40 Solena saluto ........................................ „ 41 Ĝemeloj .............................................. „ 46 Spegule .............................................. „ 47 Kaj tiel plu ......................................... „ 51 Balado pri atenta orelo .............................. „ 54 Balado pri vespera amo ............................... „ 55 finpresita en januaro 1978 ĉe «offset vallerini» pizo, italujo Prezenti al publiko, esperantista aŭ ne, la meritojn de nia lingvo jam delonge provas kompetentaj fervoruloj. Inter ili, unu el la plej konvinkaj, buŝe kaj skribe, estas sendube Johán Valano pro sia vere originala, klera kaj sprita maniero. Unu el liaj favorataj argumentoj ĉiam akcentis la a- partan taŭgecon de esperanto por poezio. Konkretan pruvon pri la valido de tiu lia aserto vivplene donas la nuna versaro dorminta longe en tirkesto. Kolekto modesta laŭ amplekso, sed ege riĉa laŭ la va- rio de la temoj kaj formoj, ĝi montras entute freŝan koncepton pri la rimedoj kaj celoj de la poemarto. Per sia simplo kaj kristala neteco, ĝi ne ambicias iĝi "populara", sed, pli ĝuste, komprenebla por ĉiuj aŭ almenaŭ por la plimulto el la legontoj. La aŭtoro sentas iel kunsanga al si la lingvon, kiun li lernis jam dum la knabaĝo, kaj per ĝi sukcesas esprimi tute spon- tane kaj plej nature tre nuancitan gamon da emocioj antaŭ la prema potenco de la realo. Se, foje, lia brila verstekniko lin logas al eksperimentoj, al aliteraciaj kaj sonaj ludoj, li tamen neniam for- gesas la postulojn de la koro kaj de la homa digno. Pri tio atestas ekzemple la whitman-aj odoj Senpoveco, Solena saluto aŭ la delikata tenero de la Balado pri vespera amo. Sed kiel ne admiri la cizelitajn juvelojn de Printempo en la Moza Valo, Sezonoj, Ferie? Se la aŭtoroj de PARNASA GVIDLIBRO definitive kon- damnis kion ili nomas aborta rimo, kelkaj talentuloj atingis per ĝi tre plaĉajn efektojn, kaj Johán Valano sukcese sekvis ilian aŭ- dacan ekzemplon. Li pruvas, ke tiaj rimoj, parencaj al la hispana a- sonanco, se lerte uzitaj, fakte neniel ĝenas, sed male kontribuas al la harmonio de la poemo. Poezio estas esploro, rivelo kaj ankaŭ peto por dia- logo. Mi firme esperas, ke tre multaj respondos al la mesaĝo de Va- lano, eĉ se nur en la intimo de sia koro. Henri Vatré Adoleskanto emas poezii, kaj Johán Valano ne estis escepto. Li versis pro la plezuro versi, aŭ eble pli ĝuste pro interna nesu- perebla bezono sin esprimi kantavorte. Neniam la ĉi tie prezentotaj pecoj celis publikan aperon, ĉar neniam la aŭtoro imagis, ke tia intima elanimigo de la sentoj kaj impresoj povus interesi iun ajn. Kiam liaj unuaj poeziaj provoj surpaperiĝis, Valano aĝis 14-16 jarojn, kaj la dua mondmi- lito estis finiĝanta. Lian tiutempan verkadon nesurprize stampas la teruraj okazaĵoj, kiujn li tiam ĵus travivis. La tri unuaj pecoj de ĉi tiu kolekto sendube ŝuldiĝas al bezono igi psike asimileblaj fak- tojn tiel barbare sensencajn, ke ili defias sanan prudenton.
читать полностью

Подробная информация

  • Год издания: 1977
  • Издательство: Claude Piron
  • Количество страниц: 35
  • Объем: 32248 тыс. знаков
  • Дата поступления: 25.08.2022
Malmalice
  • 0.00
  • Количество оценок: 0
  • Просмотров: 1
Оцените книгу